2016-08-25

La problemo de esperanto

Vi eble ne scias, sed me estas skribisto.

Estas vera. Por longatempo, mi estis ĵurnalisto por unu gazeto aŭ alia. Lastatempe, mi skribis por retgazeto en urbeto proksime mia urbo. Skribo ne estas nur laboro (aŭ verko, se oni preferas) por mi. Skribo estas kiel mi adoradas Dion; estas kiel mi vivas.

Antaŭ deksep aŭ dekok jaroj, mi ekkomencis skribi romanon kun helpo de mia amiko. Iam, mi demandis de mia edzino se ŝi legvolis ĝin kaj konigi al mi sian opinon. Nu, ŝi legis, kaj ŝi konigis. Ŝi ne konigis al mi se ŝi pensis ke la libro bonas aŭ malbonas; anstataŭe, ŝi konigis al mi ĉiun eraron, kiun ŝi vidis.

Ni nekorekte literumis vorton; ŝi konigis. Ni uzis la malkorektan interpunkcian signon; ŝi konigis. Kiel ŝi pensis pri la rekonto, ŝi ne konigis. Diru min: kiun tiu signifas? Ĉu la rakonto malbonegas, kaj tiuj eraroj estis la plebona parto? Ĉu ŝia ĉefĝojo estis la eraroj, kiujn ŝi trovis? Ŝia helpo ne helpemas.

Mi neniam petis al ŝi legi mian verkon denove.

Mi ĵus pensis pri tiu, post kelka retparolado kun aliaj Esperantparolantaj.

Kiel aliaj parolantoj de la lingvo, mi ŝatas la lingvon. Mi eklernis Esperanton antaŭ preskaŭ sep jaroj, kaj ofte mi diras al aliaj personoj pri la lingvo. Mi diras al ili pri la facileco de Esperanto; la belaj sonoj, kiun la lingvo havas; la uzemeco de lingvo kiu estas por la tuta mundo; kaj aliaj kialoj por lerni kaj paroli la lingvon.

Sed kelkfojej, ŝajnas ke la plegranda problemo, kiun Esperanto havas, ne estas la malkorektaj ideoj kiun neparolantoj havas, sed la parolantoj.

Pleparto de Esperantparolantoj estas bonegaj personoj. Ili konas tiun interesan lingvon; kaj por ili, tiu lingvo estas ponto inter ili kaj aliuloj. Oni povas paroli Tagalogo kaj parolas aliajn Filipinanojn, sed kiam oni ankaŭ konas Esperanto, oni ekpovas diri kun Japanianoj, Italianoj, Usanoj kaj multaj aliaj -- per nur unu lingvo.

Mi ŝategas renkonti tiujn personojn, rete aŭ alie. Tiu estas la celo, estas kial ni lernas ajnan lingvojn. Ni ĝojas koni aliajn personojn, kaj lingvo estas la strato sur kiu ni devas promeni, se ni volas koni ilin. Lingvo estas pri komunikado. Per lingvoj, ni konigas sin per dirante la rakontojn de niaj vivoj. Kiam tiu konigo okazas, la lingvo funkcias kiel devas. Per tiu konigo kaj tiu komunikado, ni lernas kaj ni lernigas al aliaj. Ni aldonas al ĉiu alia, kaj ni fariĝas plie da homo.

Tro da fojoj, ni forgesis tiun. Mi estas ano de pluraj esperantgrupoj, kaj tro ofte mi vidas dum paroladoj fariĝas pri nur Esperanto; alie, oni skribos pri temo amita, kaj respondantoj skribos nur mencii erarojn, kiel la koniganto forgesis uzi la akusitavon aŭ malkorekte literumis vorton. Tre belajn, interesajn paraladojn ni havas!

Unue, ni devas konfesi, neniu volas lerni kiel paroli lingvon por paroli nur pri tiu lingvo. Kaj ni ankaŭ devas konfesi ke ni lernas lingvoj per uzi. Ni lerni novajn vortojn kiam ni renkontas ilin en parolon aŭ dum legi, kaj per uzi ilin. Ni venku tiun problemon per havi plibonajn paroladojn. Ni konigu nian rakontojn al alia, ni havu diskutojn pri scio, pri niaj landoj, pri vivo. Ni havas belan lingvon, ni uzu!

La alia afero, pri kiu mi skribis, ankaŭ estas problemo. Se oni petas helpon, diras rakonton, aŭ alie provas paroli kun aliuloj, estas nek saĝaj nek amuza por koncentri pri gramatikerartoj. Estas malĝentila. Se oni komprenas la senson de la vortoj de la alia persono, tiam komunikado okazas. Feliĉu, kaj ne diru neniun pri la eraroj kiujn vi vidas.

Bonus se ĉiuj memoras kiel estis kiam ni eklernis. Ĉiu lingvo prezentas defiojn por la novlernanto, inkluzivante Esperanto. Neniu ŝatas korektiti tuta la tempo. Se oni estas la instruisto, oni devas korekti la eraron, sed alie, estas bona por diri neniun, aŭ eble parolas kun la persono kaj uzas la korektan vorton, aŭ milde korektas la eraron per ekzemplo. Tiu estas plibona kaj pli ĝentila.

Esperanto esperas fariĝi la lingvon internacian de paco, sed gramatiknazioj estas gramatiknazioj en ajna lingvo. Iam, iu esperantisto tiel korektos gramatikon de alia, kaj komencigos la unua milito inter esperantlandoj.


Aĝanta kun fratoj: Lerni algebron

Mi tri fratojn havas: Blejr, Viljam kaj Stefano. Ĉiu ĝojas la kompaniecon de la aliaj, sed ni neforgesu: Ni estas fratoj. Speciale por Stefĉo kaj Blehr, estis multaj momentoj en niaj knabecoj kiam ŝajnis preskaŭ certa ke iu mortigos la alian.

Antaŭ tridek-sep jaroj, Blejr lerneje studiis algebron per kelka malfacilo. Dum li studias, Stefĉo envenis la ĉambron, kie Blejr studiis; kaj komencis ĝeni lin.

La ĉambro de Blejr estis en la fronto de nia domo; kaj preter la fenestroj estis la tegmento de la verando. Blejr eliris sian ĉambron trans la fenestro, por sidi sur la tegmento. Stefĉo fermis kaj ŝlosis la fenestron malantaŭ li.

Tiu sufiĉe malbonas, sed Stefĉo tiam havis sep jarojn kaj li ne ankoraŭ sciis kiam li devus ĉesi. Li daŭras stari malantaŭ la fenestro kaj eligis sian langon al Blejr ĝis Blejr ekkoleris kaj batis la fenestro, defektis ĝin. Poste, ili bezonis aĉeti novan fenestron

Iel

2016-08-19

Paroli Esperante pri la gramitko Angla

Gramatike, Angla ne ŝanĝis poste la tagoj kiam "Beowulf" estis skribita, ĉirkaŭ 700-1000 K.E. Mi daŭre citas Ŝekspiron ĉar, se Angle estus konstruaĵo, liaj teatraĵoj estas unu da la tri ŝtonoj en la fundamento. La aliaj estas grekmitologio kaj la biblio. Anglaj frazoj kaj idiomoj, kaj multaj vortoj, havas ilian komencon en tiuj verkoj, kaj ili daŭre formigas la lingvon kiun ni havas hodiaŭ. Jes, oni povas paroli anglan flue sen koni la teatraĵojn de Ŝekspiro, kaj sen legi la Biblion aŭ grekmitologion -- sed tiu persono neniam parolus anglan sen koni ilian inflon. Pro tiu-ĉi, studistoj de anglalingvo studas Ŝekspiron kaj la aliajn aŭtorojn de la kanono. Do, mia demando originala estas pri la ŝtonoj en la fundamento de la konstruaĵo kiu estas Espranto. Mi scias la regulojn de Esperanto, sed mi ankaŭ volas koni ĝian koron kaj animon. Mi neniam diras ke angle ne ŝanĝis; mi diras ke la gramatiko estas la sama. Ni ne plu uzas la saman alfabeton, kaj ni perdas multajn vortojn, kiujn ni antaŭe havis; kaj ni nun havas multajn novajn vortojn, kiujn ni antaŭe nehavis. Kaj, jes, mi konsentas ke ni ŝanĝigas kiel ni pronuncas niajn vokalojn kaj konsonantojn. Tiu estas historio. Sed angla gramatiko ankoraŭ uzas "subjekto-verbo-predikato." Adjektivoj ankoraŭ antaŭas substantivojn; kaj adverboj ankoraŭ antaŭas adjektivojn. Ho, kaj, jes, verboj ankoraŭ ŝanĝas laŭ ĉiu persono kaj nombro. Angla ankau havas genitivon, signifita per uzi 's aŭ la prepozicion "of." La gramatiko estas pli simpla -- speciale deklinacioj de substantivoj kaj konjugacioj de verboj -- sed ankoraŭ estas reconocible la sama. Do, mi supozas ke ni nekonsentas. Mezangla ne estas modernangla, sed amboraŭ estas angla. Lasu min diri, ke estas interesinta okazo, skribante pri anglalingvo kaj anglaliteraturo tiel en Esperanto. Kiel ni komencis? Mi petas al ĉiuj rekomendojn por Esperante legi.

2016-08-18

La libroj kanonoj

Mi ne antaue parolas pri lerni la lingvojn, sed pri la kanono. Cervantes ne estas por komencantoj, ne Ŝekspiro, ne Dostoevsky. Sed tiuj skribistoj kaj iliaj verkoj helpas fari iliajn lingvojn, kiuj ili estas.

Ĉiu lando kaj ĉiu lingvo havas kanonon de literaturo kiu formas la senson de la lingvo. La anglalingvo havas Ŝekspiro, Chaucer, Thomas Malory kaj multaj aliaj. Kiam mi serĉas la libraro de Esperanto, mi trovas multajn tradukojn. Mi scias ke estas originalaj skriboj kiuj skribitas per Esperanto; sed ofte tiuj estas por helpi novajn lernantojn, ke ili plifacile lernas vortojn.

Do, mi demandis pri la kanono. Kiuj estas la libroj kiuj formas nian lingvon? Kiuj estas la skriboj kiu ne estas pri la lingvo, sed pri la popoloj kiuj parolas?

La kanono

Mi ŝategas Asteriks, sed la heroa Gaŭlo originale estis
skribita en la franca.
Kiu estas nia literatura kanono?

Mia dirvolo estas tiel: Se mi volas flui en la franca, mi devas koni la skribon de Viktoro Hugo; se la rusan, la librojn de Dostoevsky kaj Tolstoj; kaj la anglan, la teatraĵoj de Viljam Ŝekspiro.

Mi scias ke estas skriboj originalaj en Esperanto, sed ŝajnas ke pleparto estas pri la lingvo, kaj estas skribitaj por novaj lernantoj. Kiam mi trovis librojn por malnovaj parolantoj, ili estas tradukitoj el aliaj lingvoj, kiel "La Bona Arbo" aŭ "La Mastro de la Ringo." Tiu-ĉi estas mia spero.

Do, mi demandas al ĉiuj: Kiujn librojn vi trovas en Esperanto kiuj estas bonaj por legi? Kiuj skriboj kaptas la speron de esperantparolantoj kaj nia kulturo? Kiu estas nia kanono? Ĉu estas?

Sen respekto

Mia frato Blejr neniam respektitas, ne eĉ kiam li falas el aŭto.

Antaŭ 43 jaroj, mia familio loĝis en Forest Hills, urbeto ekster Pittsburgh. Blejr havis amikon, Akti, kiu patrino havis kabrioleto. Somertage, ŝi ofris kondukis la aŭton malrapide dum ni sidas sur la dorsoj de la seĝoj, por nia amuzo. (Mi aĝis 2 jarojn; Blejr kaj Akti aĝis 6 jarojn; kaj nia alia frato, Vilĉo aĝis 4 jarojn.)

La rajdo amuzis por ĉiuj ni, sed kiam la patrino de Akti turnis la ĉirkaŭe angulo, Blejr elfalis dum ni rigardis.

Poste 2 aŭ 3 minutoj, la aŭto alvenis ĉe nia domo, kaj ĉiuj ni eliris el la aŭto.

"Kie estas Blejr?" mia patrino demandis.

"Ho, li falis ĉe la angulo," Vilĉo diris, kaj ni iris en la domon por glaciaĵo.

2016-08-17

Imagaj amikoj

Mi iam aŭdis rakanton, pri knabino kiu havis imagan amikon. Mi diritas, ke la rakanto estas vera. La knabino diris ŝiajn gepatrojn, ke la amiko estis dirinta ŝin ke la amiko loĝis interne la planko de sia dormĉambro.

"Interesa," pensis la gepatroj de la knabino, sed ili demandis, "Kaj kial via amiko loĝas en la planko?"

"Ŝi diris al mi, ke viro metis ŝin tie," la knabino respondis.

Interesas rakonto, ĉu? Nu, tago sekvas tagon, kaj tempo pasis. Iam la knabino fariĝis virinon, kaj iris kolegion. Ŝiaj gepatroj decidis ŝanĝi ŝian dormĉambron. Unue ili forigis la meblojn, poste ili forigis la tapiŝon. Sed poste ili forigis la plankotabulojn por fari riparojn, ili bezonis telefoni la policajn.

Sube la tabulojn estis kadavro de knabino.