Showing posts with label filinoj. Show all posts
Showing posts with label filinoj. Show all posts

2013-01-10

'La Malfeliĉuloj'' redux

Do, Runjo Lunde trovis sian libron.

Oni memoreblas ke Runjo eliris el sian lernejon Vendrede pasite, ĉar ŝi perdis "La Malfeliĉuloj," kiu ŝi estas leginta.

Ŝia patrino faris signojn semajnfine, uzante bildo de da libro kaj demande "Ĉu iu vidas tiun-ĉi libron?" Lunde, Runjo metis multajn signojn sur la muroj kaj la pordoj de la lernejo. Alia lernanto vidis ilin, kaj konsciis ke ŝi estas vidinta ĝin en alia lernĉambro.

Runjo reakiris sian libron, kej ŝi refeliĉas.

2013-01-05

'La Malfeliĉuloj' kaj Runjo

Antaŭ monato kaj duono, mia filino petis legi "La Malfeliĉuloj," la romano de la franca romanisto Viktor Hugo. Ĉar mi havis la kompletan libron, mi pruntedonis ĝin al ŝi.

Runjo aĝas nur dek jarojn.

Ŝi komencis legi la libron hejme. Baldaŭ ŝi portis ĝin al sia lernejo kaj legis ĝin tie. Antaŭe longa tempo, ĉiuj la instruistoj ĉe ŝia lernejo konis ŝin kiel la lernanto kiu legas la libron kiu pezas pli ol ŝi.

Ŝi ja tre feliĉas pri la libro. Havante pli ol 1,400 paĝoj, la libro estas granda, sed ankaŭ ĝi tre bonas, kaj ŝi ĝin ŝategis. Ĝoje ŝi legis pri Jean Valjean, pri Fantine, kaj pri Cosette kaj la Thenardioj.

Ĵaŭde Runjo diris min ke "La Malfeliĉuloj" estas la unua libro kiu ŝi estas leginta ĉe sia lernejo kiu ŝi ja ĝojis.

Vendrede, kiam mi iris la lernejon por reakiri ŝin, mi videblis ke ŝi estis kriinta. La libro estis perdita.

Mi ne kredas ke ŝi perdis ĝin, kaj mi esperas ke neniu prenis ĝin. Mi ne scias. Mi ja konas tiun-ĉi: Ŝi ŝategas tiun libron kiel mi ŝategas mian "La Mastro de la Ringoj." Mi aĉetis la libron antaŭ dudek jaroj ĉe butiko de uzitaj libroj, sed ĝi neniam estis por mi.

Ĝi ĉiam ja estas por mia filino, por Runjo.